Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

done la pordon. Fabio volis ripeti sian demandon, — sed ordona mano reigis sian movon, — kaj Fabio eliris, indignante kaj mirante, tamen obeante.

Li trovis Valerion dormanta kiel antaŭe, kun ankoraŭ pli trankvila vizaĝo. Li ne senvestiĝis, sidiĝis ĉe la fenestro, sin apogis sur la manon — kaj denove enpensiĝis. La leviĝinta suno trovis lin en tiu sama loko. Valerio ne vekiĝis.

XI

Fabio volis ĝisatendi ŝian vekiĝon kaj forveturi al Ferrara, — kiam subite iu ekfrapis delikate la dormoĉambran pordon. Fabio eliris kaj antaŭ si vidis sian maljunan domadministranton, Antonion. — «Sinjoro», komencis la maljunulo, — «la malajo ĵus nin sciigis, ke sinjoro Mucio malsaniĝis kaj deziras transloĝiĝi kun siaj havaĵoj en la urbon; tial li petas, ke vi donu al li homojn por helpi la enpakadon, kaj ke je la tagmezo vi alsendu ŝarĝĉevalojn kaj rajdantojn, kaj ankaŭ kelke da akompanantoj. Ĉu vi permesas? — La malajo tion diris al vi? demandis Fabio. Kiamaniere? Li estas ja muta. — Jen, sinjoro, estas papero, sur kiu li ĉion skribis en nia lingvo — tre regule. — Kaj Mucio, vi diras, estas malsana? — Jes, malsanega, — kaj lin vidi estas neeble. — Ĉu oni venigis kuraciston? — Ne; la malajo malpermesis. — Tion ankaŭ skribis al vi la malajo? — Jes, li. — Fabio iom silentis. — Nu, do — aranĝu ĉion», li elparolis. — Antonio foriris.

Fabio nekompreneme postrigardis sian serviston. — Sekve, li ne estas mortigita? — li pensis… kaj ne sciis, ĉu li devas ĝoji — ĉu bedaŭri. — Malsana? — Sed antaŭ kelke da horoj — li estis vidinta malvivulon!

Fabio revenis al Valerio. Ŝi vekiĝis — kaj levetis