Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fabio ne estis kapabla plu resti en nesciado, — kaj, certiĝinte, ke Valerio dormas, li singardeme leviĝis de l’ seĝo, eliris el la domo — kaj sin direktis al la pavilono. Ĉio en ĝi estis mallaŭta; sole en unu fenestro sidiĝis lumeto. Kun formortanta koro li malfermis la eksteran pordon — (sur ĝi restis postsigno de sangigitaj fingroj, kaj sur la sablo de la vojeto nigriĝadis sangaj gutoj), trairis la unuan malluman ĉambron… kaj haltis ĉe la sojlo, miregfrapite.

Meze de la ĉambro, sur persa tapiŝo, kun orŝtofa kuseno sub la kapo, kovrita per larĝa ruĝa ŝalo kun nigraj desegnoj, kuŝis Mucio, rekte etendinte ĉiujn membrojn. Lia vizaĝo, pala kiel vakso, kun fermitaj okuloj kaj bluiĝintaj palpebroj, estis turninta al la plafono; la spirado ne estis rimarkebla: li ŝajnis kadavro. Apud liaj piedoj, ankaŭ envolvita en ruĝa ŝalo, staris surgenue la malajo. Li tenis en sia maldekstra mano branĉeton de nekonata kreskaĵo, simila je filiko, — kaj, iomete kliniĝinte antaŭen, fikse rigardis sian mastron. Malgranda torĉo, enigita en la plankon brulis per verdnuanca fajro kaj sole lumigis la ĉambron. La flamo ne ŝanceliĝis, nek fumis. La malajo ne moviĝis je la eniro de Fabio, nur levis sur lin la okulojn kaj ree turnis ilin al Mucio. De tempo al tempo li supren kaj malsupren movadis la branĉeton, skuetis ĝin en la aero, — kaj liaj mutaj lipoj malrapide malfermiĝis kaj moviĝis, kvazaŭ elparolante sensonajn vortojn. Inter la malajo kaj Mucio kuŝis sur la planko la ponardo, per kiu Fabio estis frapinta sian amikon: la malajo fojon ekfrapis per tiu branĉeto la sangigitan tranĉilon.

Pasis minuto… dua. Fabio proksimiĝis al la malajo kaj, sin klininte al li, diris duonvoĉe: «li mortis?» — La malajo klinis la kapon de supre malsupren kaj, eliginte el-sub la ŝalo sian dekstran manon, montris or-