Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La malhela fluidaĵo en la tasoj ekbolis; la tasoj mem eksonis per delikata sonorado, kaj la kuprakoloraj serpentetoj onde ekmoviĝis ĉirkaŭ ĉiu el ili. Tiam la malajo faris unu paŝon antaŭen kaj, alte levinte la brovojn kaj larĝiginte ĝisekstreme la okulojn, balancis sian kapon direkte al Mucio… kaj la palpebroj de la malvivulo ektremetis, malegale disgluiĝis, kaj el-sub ili vidiĝis malklaraj, kiel plumbo, pupiloj. Per fiera triumfo kaj ĝojo, per ĝojo preskaŭ malica, ekbrilis la vizaĝo de la malajo; li larĝe malfermis siajn lipojn, kaj el la profundo mem de lia laringo penege eliĝis tirata ĝemkrio… La lipoj de Mucio ankaŭ malfermiĝis, kaj malforta ĝemo tremis sur ili responde al tiu nehoma sono…

Sed ĉi tiam Fabio ne eltenis plu: al li ŝajnis, ke li ĉeestas iajn diablajn jeĵurojn! Li ankaŭ ekkriegis kaj forflugkuris senrerigarde domen, plej rapide domen, farante preĝojn kaj signojn de kruco.

XIII

Post ĉirkaŭe tri horoj, Antonio venis ĉe lin kun raporto, ke ĉio estas preta, ĉiuj aĵoj estas enpakitaj, kaj sinjoro Mucio prepariĝas por forveturo. Neniun vorton respondinte al sia servisto, Fabio eliris sur la terason, de kie estis vidata la pavilonon. Kelke da ŝarĝĉevaloj grupiĝis antaŭ ĝi; ĉe la peronon mem estis alkondukita fortika ĉevalviro kun larĝa selo, priaranĝita por du rajdontoj. Tie ankaŭ staris servistoj senĉapelaj kaj armitaj akompanantoj.

La pavilona pordo malfermiĝis, kaj aperis Mucio, subtenata de la malajo, denove surmetinta kutiman vestaĵon. La vizaĝo de Mucio estis morta, kaj la brakoj pendis, kiel ĉe mortinto, — tamen li paŝis… jes! li paŝis per