Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la piedoj kaj, sidigita sur la ĉevalon, li sin tenis rekte kaj palpe trovis la kondukilojn. La malajo enigis liajn piedojn en la piedingojn, sursaltis post li la selon, ĉirkaŭprenis per sia brako lian talion, — kaj la tuta vojirantaro ekmoviĝis. La ĉevaloj marŝis paŝe, kaj kiam ili preteriris antaŭ la domo, al Fabio ŝajnis, ke sur la malhela vizaĝo de Mucio brilis du blankaj makuletoj… Ĉu vere li direktis al li siajn pupilojn? — Sole la malajo lin salutis… moke, laŭkutime.

Ĉu Valerio estis vidanta ĉi ĉion? Ŝiaj fenestrokovriloj estis fermitaj… tamen, eble ŝi staris post ili.

XIV

Por la tagmanĝo ŝi venis en la manĝoĉambron kaj estis tre kvieta kaj afabla, kvankam ŝi ankoraŭ plendis pri laceco. Tamen nek maltrankvilo, nek antaŭa ĉiama mirego kaj sekreta miro jam estis rimarkebla en ŝi; kaj kiam, la sekvintan tagon post forveturo de Mucio, Fabio denove sin prenis je ŝia portreto, li trovis en ŝiaj trajtoj tiun puran esprimon, kies momenta estingiĝo tiom lin estis konfuzinta… kaj la peniko kuris sur la tolo facile kaj certe.

La geedzoj rekomencis sian antaŭan vivadon. Mucio malestiĝis por ili, kvazaŭ li neniam estus ekzistinta. Kaj Fabio, kaj Valerio ambaŭ kvazaŭ interkonsentis rememori pri li per neniu vorto, nek informiĝi pri lia plua sorto: tiu lasta, tamen, por ĉiuj ankaŭ restis malkonata. Mucio efektive malaperis, kvazaŭ subteriĝis. Al Fabio unufoje ŝajnis, ke li devas rakonti al Valerio, kio nome estis okazinta tiun fatalan nokton… sed ŝi, kredeble, divenis lian intencon kaj haltigis sian spiron, ŝiaj okuloj fermetiĝis kvazaŭ ŝi atendus frapon… Kaj Fabio ŝin komprenis: li ne faris tiun frapon.