Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu belan aŭtunan tagon Fabio finis la pentraĵon de sia Cecilio; Valerio sidis antaŭ orgeno, kaj ŝiaj fingroj vagadis sur la klavoj… Subite, ekster ŝia volo, sub ŝiaj manoj eksonis tiu kanto de triumfanta amo, kiun iam estis ludinta Mucio, — kaj sammomente, unuafoje post sia edziniĝo, ŝi eksentis interne de si tremeton de nova, eknaskiĝanta vivo… Valerio tremis kaj haltis…

Kion ĝi signifis? Ĉu do efektive…


Kun tiu vorto finiĝadis la manuskripto.