Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kanto de triumfanta amo.




«Wage Du zu irren und zu träumen!»
Schiller.
(Risku do nur vagi kaj revadi.)



Jen kion mi estas leginta en iu malnova itala manuskripto:

I

Proksimume je la mezo de XVI-a centjaro, en Ferrara[1] — ĝi floradis tiutempe sub la sceptro de siaj luksemaj dukoj, protektuloj de artoj kaj de poezio — vivis du junaj homoj, nomataj Fabio kaj Mucio. Samaĝuloj, proksimaj parencoj, ili preskaŭ neniam disiĝis; kora amikeco kunigis ilin de frua infanaĝo… sortsameco fortikigis tiun ligon. Ili apartenis al antikvaj familioj; ili ambaŭ estis riĉaj, sendependaj kaj senfamiliaj; la gustoj, la inklinoj estis similaj ĉe ili ambaŭ. Mucio sin okupadis pri muziko, Fabio — pri pentrarto.

La tuta Ferrara estis fiera je ili, kiel plej bela ornamo de la kortego, de la societo kaj de la urbo. Per sia eksteraĵo, tamen, ili ne similis unu la alian, kvankam ili ambaŭ distingiĝis per gracia junula beleco: Fabio estis pli altkreska, blankvizaĝa kaj blondhara,

  1. Urbo itala.