Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj li havis bluajn okulojn; Mucio, kontraŭe, estis brunvizaĝa, nigrahara, kaj en liaj okuloj forestis tiu gaja brilo, sur liaj lipoj tiu afabla rideto, kiuj estis ĉe Fabio; liaj densaj brovoj surkovris la mallarĝajn palpebrojn, dum la ornuancaj brovoj de Fabio supreniĝis, kiel maldikaj duonrondoj, sur la puran kaj ebenan frunton. Mucio en la interparolado estis malpli viveca; malgraŭ ĉi ĉio ambaŭ amikoj same plaĉis al la sinjorinoj, — ĉar ne vane ili estis modeloj de kavalira servemeco kaj malavareco.

Samtempe kun ili vivis en Ferrara fraŭlino, nomata Valerio. Oni ŝin opiniis unu el la unuaj belulinoj de la urbo, kvankam oni povis ŝin vidi tre malofte, ĉar ŝi vivis izole kaj forlasis sian domon nur por iri en la preĝejon aŭ — dum la grandaj festoj — al la promenado. Ŝi loĝis kun sia patrino, nobela sed malriĉa vidvino ne havinta aliajn idojn. Al ĉiu, kiu nur renkontis Valerion, ŝi inspiris la senton de nevola miro kaj de same nevola, dolĉa estimo: tiom modesta estis ŝia sintenado, tiom malmulte, videble, ŝi mem konsciadis la tutan forton de siaj ĉarmoj.

Iuj, certe, trovis ŝin iom pala; la rigardo de ŝiaj okuloj, preskaŭ ĉiam mallevitaj, esprimis ian hontemecon kaj eĉ timemecon; ŝiaj lipoj ridetis malofte — kaj eĉ iomete; apenaŭ iu ajn estis aŭdinta ŝian voĉon. Sed iris famo, ke ĝi estas bela, kaj ke, enferminte sin en sia ĉambro, frumatene, kiam ĉio en la urbo ankoraŭ dormetas, ŝi ŝatis kanteti malnovajn kantojn kun akompano de liuto, kiun ŝi mem ludis.

Malgraŭ la paleco de sia vizaĝo, Valerio floradis per saneco; eĉ maljunuloj, ŝin rigardante, ne povis ne ekpensi: — Ho, kiom feliĉa estos tiu junulo, al kiu ekfloros, fine, ĉi tiu ankoraŭ kunvolvita en siaj folietoj, ankoraŭ netuŝita kaj virga floro!