Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

II

Fabio kaj Mucio ekvidis Valerion unuafoje dum luksa popola festo, aranĝita laŭ ordono de la duko de Ferrara, Herkolo, filo de la fama Lukrecio Borĝio, je la honoro de eminentaj grandsinjoroj, venintaj el Parizo laŭ invito de la dukino, filino de la franca reĝo Ludoviko XII-a. Apud sia patrino sidis Valerio en la mezo de bela tribuno konstruita, laŭ desegno de Paladio, sur la ĉefa placo de Ferrara, por la plej honorindaj sinjorinoj de la urbo. Ili ambaŭ — kaj Fabio, kaj Mucio — pasie enamiĝis je ŝi samtage; kaj ĉar ili nenion kaŝadis unu de la alia, — ĉiu el ili baldaŭ eksciis, kio fariĝis en la koro de la kunulo. Ili reciproke decidis: ili ambaŭ penu kunproksimiĝi kun Valerio, — kaj se ŝi bonvolos elekti iun ajn el ili, — la alia senplende submetiĝos al ŝia decido. Post kelke da semajnoj, dank’ al bona famo, kiun ili rajte ĝuis, ili sukcesis penetri en la malfacile alireblan domon de la vidvino; ŝi permesis al ili ŝin vizitadi. De tiam ili preskaŭ ĉiutage povis vidi Valerion kaj interparoli kun ŝi, — kaj kun ĉiu tago la flamo, ekbrulinta en la koroj de ambaŭ junuloj flamadis pli kaj pli forte; tamen Valerio al neniu el ili vidigis sian preferon, kvankam ilia ĉeestado al ŝi, videble, plaĉis. Kun Mucio ŝi okupis sin pri muziko; sed ŝi pli interparolis kun Fabio: lin ŝi malpli timis. Fine, ili decidiĝis ekscii sian definitivan sorton — kaj sendis al Valerio leteron, en kiu ili petis, ke ŝi malkaŝe diru, al kiu ŝi estas preta fordoni sian manon. Valerio montris tiun leteron al sia patrino — kaj anoncis, ke ŝi estas preta resti fraŭlino; tamen, se ŝia patrino opinias, ke estas por ŝi tempo edziniĝi, ŝi sekvos la patrinan elekton. La respektinda vidvino elverŝis kelkajn larmojn ĉe la penso pri disiĝo de la amata idino;