Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen rifuzi la fianĉojn estis nenia kaŭzo: ŝi opiniis ilin ambaŭ same indaj je la mano de sia filino. Sed, kaŝe preferante Fabion kaj suspektante, ke Valerio ankaŭ lin pliŝatas, ŝi decidis pri li. La morgaŭan tagon mem Fabio sciiĝis pri sia feliĉo; kaj Mucio devis teni sian parolon — kaj rezigni.

Li do tion faris; sed alesti la triumfon de sia amiko, de sia konkurinto — li ne estis povanta. Senprokraste li vendis la plej grandan parton de sia posedaĵo — kaj, kolektinte kelkajn milojn da dukatoj, li forveturis por malproksima vojaĝo al Oriento. Adiaŭante Fabion, li diris, ke li ne revenos, antaŭ ol li sentos, ke la lastaj postsignoj de la ampasio estas foriĝintaj el li. Estis malfacile al Fabio disiĝi de l’ amiko de sia infaneco kaj juneco… sed la ĝoja atendo de proksima feliĉo baldaŭ ensorbis ĉiujn aliajn sentojn, — kaj li sin tutan fordonis al la ravoj de kronita amo.

Baldaŭ li edziĝis kun Valerio — kaj nur tiam li konis la tutan valoron de la trezoro, kiun posedi li prosperis. Li havis belan kampodomon, ĉirkaŭitan de ombra ĝardeno, en proksimeco de Ferrara; li transloĝiĝis tien kune kun sia edzino kaj ŝia patrino. Lumplena tempo venis tiam por ili. La geedza vivado elmontris ĉiujn kvalitojn de Valerio en nova, ĉarmiga lumo; Fabio fariĝis rimarkinda pentristo — jam ne amatoro, sed majstro. La patrino de Valerio ĝojis kaj dankis Dion, rigardante la feliĉan paron. Kvar jaroj traflugis nesenteble, kvazaŭ rava sonĝo. Io nur mankis al la junaj geedzoj, nur unu malĝojo ilin suferigis: ili ne havis infanojn… sed la espero ne forlasis ilin. Je la fino de la kvara jaro ilin vizitis granda, tiufoje vera malĝojo: la patrino de Valerio mortis, estinte malsana dum kelke da tagoj.

Multe da larmoj ploris Valerio; dum longa tempo ŝi ne povis alkutimiĝi al sia perdo. Sed pasis ankoraŭ