Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu jaro, la vivo denove eniris en siajn rajtojn, ekfluis laŭ iama kuŝujo. Kaj jen, en bela somera vespero, neniun avertinte, Mucio revenis Ferrara’n.

III

Dum la tutaj kvin jaroj, pasintaj de lia forveturo, neniu ion pri li estis scianta; ĉiuj aŭdaĵoj pri li formortis, kvazaŭ li estus malaperinta for de la tersupraĵo.

Kiam Fabio renkontis sian amikon sur unu el la Ferraraj stratoj, li ekkriis, antaŭe pro ektimo, poste pro ĝojo — kaj tuj invitis lin en sian kampodomon. Tie en lia ĝardeno estis aparta, sufiĉe vasta pavilono. Mucio volonte konsentis kaj tiun saman tagon transloĝiĝis tien kune kun sia servanto, muta malajo — muta, sed ne surda, kaj eĉ, juĝante laŭ la viveco de lia rigardo, tre komprenema homo… Lia lango estis fortranĉita.

Mucio alportis kun si dekojn da kestoj, plenigitaj per diversspecaj multekostaĵoj, kolektitaj de li dum liaj longedaŭraj migradoj. Valerio ekĝojis pri la reveno de Mucio; li ankaŭ ŝin salutis amike-gaje, tamen kviete: laŭ ĉiu ŝajno, li estis plenuminta la parolon, donitan al Fabio.

Unu tago sufiĉis al li por sin aranĝi en la pavilono; li eligis, helpata de la malajo, la alportitajn maloftaĵojn: tapiŝojn, silkajn ŝtofojn, velurajn kaj orŝtofajn vestojn, armilojn, kalikojn, pladojn kaj pokalojn, emajlitajn, orajn, arĝentajn objektojn, ornamitajn per perloj kaj turkisoj, ĉizitajn skatolojn el sukceno kaj elefantosto, facetitajn botelojn, spicaĵojn, fumigaĵojn, bestajn felojn, plumojn de nekonataj birdoj kaj multajn aliajn aĵojn, kies uzado eĉ ŝajnis mistera kaj nekomprenebla.

Inter ĉi ĉiuj juveloj sin trovis riĉa perla ĉirkaŭkolo,