Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun Mucio estis ricevinta de la persa ŝaho por ia granda kaj sekreta servo; li petis de Valerio la permeson propramane meti tiun ornamaĵon ĉirkaŭ ŝian kolon; ĝi ŝajnis al ŝi multepeza kaj provizita de ia stranga varmo… ĝi tuj kvazaŭ algluiĝis al la haŭto.

Je la vespero, post la manĝo, sidante sur la teraso de la kampodomo, en la ombro de oleandroj kaj laŭrujoj, Mucio ekrakontis siajn aventurojn. Li parolis pri viditaj de li malproksimaj landoj, supernubaj montoj, senakvaj dezertoj, pri riveroj marsimilaj; li parolis pri grandegaj konstruaĵoj kaj temploj, pri miljaraj arboj, pri ĉielarkkoloraj floroj kaj birdoj; li nomis la vizititajn de li urbojn kaj popolojn… io fabeleca blovetis sole de tiuj nomoj. Tuta Oriento estis konata de Mucio: li estis trakurinta Persujon, Arabujon, kie la ĉevaloj estas pli nobelaj kaj belaj ol ĉiuj aliaj vivaj estaĵoj, li penetris en la profundon mem de Hindujo, kie la homa gento similas majestan kreskaĵon, li atingis la limojn de Ĥinujo kaj Tibeto, kie viva dio, nomata Dalaj-Lama, loĝas sur la tero sub la eksteraĵo de senparola homo kun mallarĝaj okuloj.

Mirindaj estis liaj rakontoj! Kvazaŭ enĉarmitaj, lin aŭskultis kaj Fabio kaj Valerio. Propradire, la trajtoj de la vizaĝo de Mucio ŝanĝiĝis malmulte: bruna de l’ infaneco, ĝi ankoraŭ plimalheliĝis, bruletiĝis sub la radioj de pli hela suno; la okuloj ŝajnis pli profundaj ol antaŭe — kaj nenio pli; sed la esprimo de tiu vizaĝo iĝis alia: kuncentrigita, grava: ĝi eĉ ne plivigliĝis, kiam li rememoradis pri la danĝeroj, kiujn li estis riskinta, nokte, en la arbaroj, plenigitaj de tigraj ĝemkrioj, aŭ tage, sur la dezertaj vojoj, kie la vojirantojn kaŝe atendas fanatikuloj, kiuj ilin sufokas al la honoro de fera diino, postulanta homajn oferaĵojn.

Kaj la voĉo de Mucio fariĝis pli malsonora kaj pli