Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

egala; la ekmovoj de liaj manoj, de lia tuta korpo, perdis la senĝenon, propran al la itala gento. Helpata de sia servisto, la humile-vigla malajo, li montris al siaj gastoj kelkajn ĵonglojn, pri kiuj lin instruis hindaj bramanoj. Tiel, ekzemple, li, sin kaŝinte antaŭe per kurteno, subite aperis sidanta en la aero kun fleksitaj kruroj sin apoganta iom per la fingropintoj sur vertikale starigita bambua kano, kio ne malmulte mirigis Fabion, kaj Valerion timigis… — «Ĉu li ne estas, eble, magiisto?» — ŝi pensis. Kiam do li komencis, fajfetante sur malgranda fluto, elvokadi el surkovrita korbo malsovaĝigitajn serpentojn, kiam iliaj malhelaj, plataj kapoj, movetante la pikilojn, ekvidiĝis el-sub la multkolora teksaĵo, Valerion ekkaptis teruro, kaj ŝi petis Mucion, ke li plej rapide forkaŝu tiujn malamindajn rampaĵojn.

Dum la vespermanĝo Mucio regalis siajn geamikojn per ŝiraza vino el ronda botelo kun longa gorĝo; tre odora kaj densa, orkolora kun dubdverda nuanco, ĝi enigme briletis, enverŝita en tute malgrandajn jaspajn tasetojn. Laŭ sia gusto ĝi ne similis la eŭropajn vinojn: ĝi estis tre dolĉa kaj spica, kaj eltrinkita malrapide, per malgrandaj glutoj, ĝi ekscitis en ĉiujn membrojn la senton de agrabla dormetado. Mucio trinkigis po unu taseto kaj Fabion, kaj Valerion, kaj li mem trinkis. Super ŝia taseto li, sin klininte, murmuretis ion kaj skuis la fingrojn. Valerio tion rimarkis; tamen, ĉar ĝenerale en la procedoj de Mucio, en tuta lia sintenado vidiĝis io fremda kaj malkutima, ŝi nur pensis: «Ĉu li ne alprenis en Hindujo ian novan religion, aŭ tie estas tiaj kutimoj?»

Poste, iome silentinte, ŝi lin demandis: ĉu li estis daŭriganta, dum sia vojaĝo, sin okupi pri muziko? — Responde al ŝi, Mucio ordonis al la malajo alporti sian