Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hindan violonon. Ĝi similis al la nuntempaj, nur anstataŭ kvar kordoj ĝi havis tri; ĝia supraĵo estis tapetita per blunuanca serpenta haŭto, la maldika kana arĉo havis duonrondan formon, kaj sur ĝia fino mem brilis akropinta diamanto.

Mucio unue ludis kelkajn malgajsonajn, laŭ lia diro popolajn kantojn, — strangajn kaj eĉ sovaĝajn por itala orelo; la sono de metalaj kordoj estis plenda kaj malforta. Sed kiam Mucio komencis la lastan kanton, — tiu sama sono subite plifortiĝis, ektremis sonore kaj laŭte; pasia melodio fluis el-sub la larĝe irigata arĉo, ekfluis bele ondiĝanta, kiel tiu serpento, kies haŭto tapetadis la violonan supraĵon; kaj per tia fajro, per tia triumfanta ĝojo briladis kaj bruladis ĉi tiu melodio, ke al Fabio kaj al Valerio fariĝis timetige sur la koro, kaj larmoj eliĝis sur iliajn okulojn… kaj Mucio, kun klinita, alpremata al la violono kapo, kun paliĝintaj vangoj, kun brovoj, unustreke kuntiritaj, ŝajnis ankoraŭ pli kuncentrigita kaj grava, — kaj la diamanto sur la arĉa finaĵo ĵetis laŭmove radiajn fajrerojn, kvazaŭ ankaŭ bruligita per la fajro de tiu miregiga kanto.

Kiam Mucio finis kaj, forte kunpremante ankoraŭ la violonon inter la mentono kaj la ŝultro, faligis la manon, tenantan la arĉon, — «Kio ĝi estas? Kion vi estas ludinta por ni?» ekkriis Fabio. Valerio ne elparolis eĉ unu vorton, — sed, ŝajne, tuta ŝia esencaĵo ripetis la demandon de ŝia edzo. Mucio metis la violonon sur la tablon — kaj, iomete ekskuiginte la hararon, kun afabla rideto diris: «Ĉi tion? Tiun ĉi melodion… tiun kanton mi aŭdis unufoje sur la insulo Cejlono. Tiu kanto havas tie, meze de la popolo, la famon de kanto de feliĉa, kontentigita amo.» — «Ripetu», ekmurmuretis Fabio. — «Ne; estas neeble ĝin ripeti, — respondis Mucio, — nun estas ja malfrue. Sinjorino Valerio be-