Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zonas ripozon; por mi ankaŭ estas tempo… mi estas laca.»

Dum la tuta tago Mucio estis kondutinta je Valerio respekte-simple, kiel longtempa amiko; sed forirante, li fortege premis ŝian manon, premante per la fingroj ŝian manplaton — kaj tiom insiste enrigardante ŝian vizaĝon, ke ŝi, kvankam ne levinte la palpebrojn, eksentis tamen tiun rigardon sur siaj subite ekflamintaj vangoj. Ŝi diris nenion al Mucio, sed fortiris sian manon kaj, kiam li estis foririnta, ŝi rigardis la pordon, tra kiu li eliris. Ŝi rememoris, kiel ankaŭ dum la antaŭaj jaroj ŝi lin estis timanta… kaj nun ŝin kaptis malkomprenpovo. Mucio foriris en sian pavilonon; la geedzoj sin direktis al dormoĉambro.

IV

Valerio ne baldaŭ ekdormis; ŝia sango ondiĝadis malrapide kaj sopirsente, en la kapo iome sonoradis… pro tiu stranga vino, kiel ŝi opiniis, tamen povas esti, pro la rakontoj de Mucio, pro lia violonludo… Je la mateno, fine, ŝi ekdormis kaj vidis neordinaran sonĝon.

Al ŝi ŝajnis, ke ŝi eniras vastan ĉambron kun malalta arkaĵo… Tian ĉambron ŝi neniam dum sia vivo estis vidinta. Ĉiuj muroj estas kovritaj per malgrandaj ĉielbluaj kaheloj kun oraj desegnaĵoj; maldikaj skulptitaj kolonoj subapogas marmoran arkaĵon; tiu arkaĵo mem kaj la kolonoj ŝajnas duontravideblaj… palrozkolora lumo el ĉie penetras la ĉambron, mistere kaj unutone lumigante ĉiujn objektojn; orŝtofaj kusenoj kuŝas sur mallarĝa tapiŝo en la mezo mem de glata, kiel spegulo, planko. En la anguloj apenaŭ rimarkeble fumiĝas altaj fumigilujoj, prezentantaj monstrajn bestojn; nenie