Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

idealemaj! Lasu vian intencon analizi min, rekompence mi rakontos al vi okazintaĵon, kiun mi vidis antaŭ nelonga tempo. Tiamaniere mi plejbone klarigos al vi la sekreton de 1’ vera „bona esperantista koro“. Aŭskultu! „Estis majtago kaj nia ĉielestro ĵetis teren orajn sunbrilojn, kovriĝis la surterajn arbojn per blanka florneĝo. Gaja esperantistaro migradis — kantante, ŝercante — tra la revekiĝanta naturo, kaj admiradis la printempajn miraklojn. Je iu stratrando sidis maljunulo, almozpetanta. La tutan antaŭtagmezon li jam sidis, atendis. Multaj riĉaj homoj senzorge preterpaŝis ne rimarkante liajn zorgplenajn petantajn okulojn — lia ĉapo kuŝanta je liaj genuoj restis malplena. Alproksimiĝis la esperantistaro kun iliaj laŭdiraj „bonaj koroj“, kiuj efektive malfermigis la monujojn de ĉiuj. Moneroj, dek, kvindek, cent, enfaiis en la ĉapon de malriĉulo. La verdstelanoj jam preterpaŝis. Mi estis la lasta kaj mi vidis, kiel la maljunulo ĵetante sin teren, emociegante ekploris ... ĉu pri la senkompatemaj liomoj aŭ pri la „bonkoraj esperantistoj“, tion mi bedaŭrinde nesciiĝis. Sed mi vidis subite la sunon pli bele brilantan kaj en ĝia glorkrono ekaperis la vizio de nia majstro, kiu benante etendis la brakojn super siaj bonkoraj disĉiploj. ———

Ion similan mi vidis antaŭ nelonga tempo, kie sub iu kastelruino sidis maljuna, malriĉa patrineto. Ankaŭ tie mi ne povis diferencigi, ĉu ŝiaj varmegaj larmoj dediĉitaj estis al la bonkoraj esperantistoj, kiuj plenigis per pli ol

16