Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu par’ fariĝas, ĉu kor’ kun koro bonkuniĝas, mallonga ĝoj’ — sed longa pent’! .. .“

Elreviĝinte el miaj ĝisnunaj spertoj tamen mi ne malkuraĝiĝis; kiam ajn, ĉu dorme aŭ maldorme — ĉiam mi pensadis pri novaj rimedoj, fine profunde esplori la misterajn elementojn de 1’ vera esperantista koro. Certe, kun vivantaj esperantistaj koroj mi neniam eksperimentos — tion mi ĵuris — sed kiamaniere trovi aliajn provobjektojn?

Alproksimiĝis la kristnaskfesto, kaj dum mia deĵorado kiel poŝtoficisto mi ekspedis multe da leteroj al Sankta Nikolo, al Jezuĉjo, kiujn la bravaj, bonaj infanoj petis je donacoj. Jen ideo! Mi ankaŭ skribpetos! Dirite — farite! Telegramo al ĉielestro: „Fidela esperantisto petas je alsendo de unu esperantista koro por scienca esplorado46. Kia ĝojo, kiam per rapidpoŝto mi ricevis skatoleton kun du koroj — vira kaj virina. — Diferenco preskaŭ nenia, krom, ke la virina estis iom pli varmega ..., Nun al laboro! Per granda mikroskopo analizante la unuan koron mi konstatis multajn bonajn ecojn, kiuj pravigas la esprimon pri la „bono esperantista koro“, en kiu korpiĝis homeco, frateco, granda homarkomprenado kaj — pardonado, ankaŭ grandan parton da amo, kompato, idealismo mi malkaŝis. Krom tio certe ne mankis realaj ecoj. Pri tiuj mi intencis analizi la duan koron. Sed tiu ĉi riproĉe alllustris min: „Homĉjo, mi do estas virina, ĉu vi ne scias, ke la virinaj koroj plejparte estas 15

15