Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La bona koro de la esperantisto.

Antaŭ nelonge mi legis kaj aŭdis la vortojn: „La bonkoraj esperantistoj“. Bona koro! Ho! Bona koro! Sed kiel do aspektas tia „bona esperantista koro“? Mi demandis, demandadis pri la diferenco — ĉiam la sama negativa respondo. Elegie mi elvokis kiel „Faust“: „Jen mi staras malsaĝul’ kaj mia scio estas nul’“...

Tiam mi demandis neniun plu, sed mi mem provis esplori la sekreton. La unuan eksperimenton mi faris kun unu el miaj kursaninoj. En ia varmeta majvespero mi sidis kun ŝi je bonodora herbejo. Mi estis apoginta mian orelon al ŝia brusto por esplori la baton de ŝia „bona esperantistina koro“. Pli kaj pli mi premis mian orelon je ŝia ondiĝanta brusto por pli bone aŭdi, sed ne sufiĉis... ni ja ambaŭ havis buŝetojn plenaj de soifo ... nun, nun mi ŝajne ektrovis la ĉefsekreton de 1’ esperantista koro — laamon! Bedaŭrinde „la fortoj de T destino ne favoras ĝis la fino kaj rapidas malfeliĉ’“, diris jam nia famkonata poete Schiller kaj tion ankaŭ spertis mi en ia tre malinda maniero. Ŝi, la bonkora esperantistino fariĝis mia edzino kaj konvinkigis min, ke ne sole ŝia koro batas, sed, ke ankaŭ ŝiaj manetoj havas tian admirindan kapablecon.... Ho, karaj fraŭlaj samideanoj, mi avertas vin: „Do provu {rh|14||}}