Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La filo kartludis kaj diboĉadis, la maljuna patrino laciĝis sed estis kontenta labori por li. Vespere sola ŝi estis, sola en la dometo. La filo hejmen ne venis. La suno subiris kaj steloj komencis aperi sur la ĉielo kaj similis al larmoj falintaj. Ŝi atendadis. Tagoj kaj noktoj forpasis kaj la sendanka filo ne venis al la patrino. Tiam, kiam dum iu nokto la soleco fariĝis sufoka, netolerebla — ŝi per tremantaj manoj elprenis el iu malnova kesteto malgrandan libreton — Esperanto-libreton — kaj ŝiaj preskaŭ blindaj okuloj karesis tiun ĉi malgrandan trezoron, kiu antaŭ duona jarcento instruis al ŝi la grandan verdan amon... kaj ŝi preĝis pro amo.

Tiam ŝia granda patrina koro ĉesis bati...


13