Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Patrino.

Estis foje patrino, kiu havis belan infanom Dum la junaĝo ŝi estis lerninta Esperanton — sed dum la kruela vivbatalo ŝi perdis multon, la edzon tute kaj Esperanton — preskaŭ; restis al ŝi nur Esperanto-libreto kaj la granda verda amo, kiun ŝi dediĉis sole al sia infano. Malgranda estis la domo, en kiu ŝi loĝis, grandaj estis la montoj malantaŭ ĝi, sed plej granda estis ŝia koro patrina kaj ŝia amo al infano. En printempa tagiĝo, kiam la kampoj kaj la maraj ondoj fariĝas verdaj kaj bluegaj, kavaliro haltis antaŭ la dometo kaj ĉarme diris: „Venu kun mi, vi devas fariĝi tre riĉa“. Si ridetante respondis: „Mia riĉo estas mia infano“.

Estis foje patrino, kiu havis koron grandan kiel la maro lazura.

La hirundoj forflugis pli suden; forpasis la jaroj. La infano fariĝis granda kaj la patrino laciĝis dum tagoj kaj noktoj sendormaj. Iam paŝtistoj demandis: „Kion iaras via filo?“ Ŝi ekridetis kaj respondis: „Li ludas per kartoj kaj knabinaj koroj, mi sola devas labori“. Kaj la paŝtistoj reiris — kaj ŝi ridetis. Ŝi fariĝis maljuna kiel la kverkoj, tamen firma ŝi estis kaj forta kiel la kverkoj...

Estis foje patrino, kiu havis koron grandan kiel la maro lazura.

12