Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro estro — sed neeble, ĉar ĉiuvespere — mi — estas tie...66 Ho, jen la mieno de estro severiĝas subite kaj akre sonas liaj vortoj: „Eh, eh — jen la kaŭzo, ke ĉiutage vi estas tiel dormema, senatenta je via laboro, la muitajn erarojn, vian laciĝon, jen fine mi komprenas ĉion — ho, tiajn laborantojn kaj precipe tiujn, kiuj pasigas siajn liberajn vesperajn horojn en tia hotelo, mi ne bezonas en mia kontoro ... morgaŭ mia kasisto pagos al vi la lastan salajron.66 Larmoj, dikaj varmegaj larmoj aperas en ŝiaj malgajaj profundanimaj okuloj, peza dolorego premas ŝian gorĝon, ke ŝi ne kapablas elparoli vorteton de klarigo aŭ senkulpigo; silente plorante ŝi foriras, kaj hejme ŝi prenas korbeton kaj iras en la Imperial Hotelon por tie — kiel ĉiuvespere — vendi florojn al la riĉaj gesinjoroj, por ke ŝi perlaboru kelkan kroman monon por ne malsati kun siaj mizeraj gepatroj ...

La alian tagon estas la ĉefkunveno de la Esperanto-grupo. Tie la fabrikestro denove faras entuziasman paroladon pri la „interna ideo66 kaj pri homamo ...


11