Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankaŭ samideano.

Li estas fabrikestro. La Esperanto-movadon li subtenas malavare, kaj en la Esperanto-grupkunvenoj li paroladas entuziasme pri la „interna ideo“, pri homamo ... La gegrupanoj adoras lin.

Mi rigardis iom malantaŭ la kurtenojn de lia prjvatkontoro. Tie sidas juna palvizaĝa knabino laboregante dum 12—14 horoj ĉiutage laŭ la kapricoj de sia estro. Salajro kvincent kronojn monate, per kiu sumeto ŝi devas vivteni sin mem, la blindiĝitan patron kaj la malsanan patrinon.

Estas karnavalo. La fabrikestro, intencante viziti la ĉi-jaran ĉefreduton en Imperial Hotel, volas ankoraŭ antaŭ iri tien respondi ĉiujn komercajn korespondaĵojn jus alvenintajn. Li diktas, diktadas kaj la pala delikata knabino rapidege skribas per tremantaj, ĉiam pli kaj pli malfortiĝantaj manetoj... Li — observante ŝin — la unuan fojon ekrimarkas, ke ŝia staturo, ŝia vizaĝeto kvankam pala, tamen estas beleta, eĉ nobela, kaj li ekpensas, ke kun ŝi li povus eĉ „brili“, fari sensacion, se li invitus ŝin hodiaŭ vespere al la reduto kaj al sia diskreta loĝio tie. Per ne miskomprenebla demando do li invitas ŝin... Ŝi ektremas ne deturnante siajn rigardojn for de sia laboro — kaj kun hontema, preskaŭ neaŭdebla voĉo ŝi diras: „Dankon,

10