Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tago, dum kiu oni aparte honoras kaj estimas la patrinojn. Frumatene portinte florojn al mia malsana panjo, mi intencis fari viziton al mia amiko en la montaro. Sed mi ne renkontis lin hejme kaj neniu sciis, kien li estis irinta — malespere mi reiris. Preterirante la kapeleton mi ekaŭdis sonojn el ĝi devenantajn. Mi ekhaltis kaj ekmiris, ĉar nur unufoje jare oni festas diservon en la kapeleto. La ĉefpordo estis fermita; tra flanka pordeto mi sukcesis eniri. Neniu homo enestis, nur la oraj sunradioj ludis kun la ornamaĵoj de la sanktuloj kaj kun la sonoj de orgeno majstre ludata per nevidebla sperta mano. Mi eksidis kaj emociigite aŭskultis la melodion, kiu formiĝis iom post iom al de mi ankoraŭ neaŭdita grandioza supertera beleco. Ĉion mi forgesis, eĉ la tempon kaj sur flugiloj de la raviga sonaro miaj pensoj forflugis alten, alten en la magian landon de belo kaj bono… La orgeno eksilentis, iu malrapide malsupreniris la ŝtuparon de la ĥorejo — mia amiko Niaj rigardoj renkontiĝis kaj ekdiveninte mian mutan demandon li respondis: „Hodiaŭ ja estes la „Tago de l’ patrino” kaj mian amatan neforgeseblan panjon alie mi ne povas honori ol…” — ne per vortoj mi kompreneme interrompis lin, sed per sincera manpremo kaj mi opinias, ke tiam ambaŭ ni havis larmojn en la okuloj kaj longe silentis…