Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Samideano.

Estas kvazaŭ perlo, la idila vilaĝeto, kie ni de nun havas reprezentanton de Esperanto – eĉ delegiton. Ankaŭ li estas perlo.

Kiam la suno leviĝas, ĝiaj radioj unue kisas la orumitan pinton de la kapeleta turo, situita meze de kelkaj dometoj, kiuj formas la „foirplacon”; poste ili varme karesas la arboriĉajn montpintojn garde ĉirkaŭantajn nian montaran vilaĝeton. Sed ankoraŭ aliaj juveloj de naturbelaĵoj jen kaŝiĝas: kastelruino, pentrinda kastelo, interesa malnova parko; admirinda sablorokaro kun grota kapeleto de la sankta Virgulino – celo, al kiu ĉiujare pilgrimas miloj da adorantoj ĉu de l’ sanktulino, ĉu de l’ ankoraŭ nemakulita naturo, kiu prezentiĝas tie. Ankaŭ tombejeto ekzistas. Kial mi ĝin mencias? Ĉar ĝi ŝajnas esti tute alia ol la aliaj tombejoj, kiuj aspektas kaj influas melankolike, malgaje – sed tiu ĉi tombejeto, de kie oni havas grandiozan perspektivon en la vastegan ebenaĵon, ke nur post centoj da kilometroj la ravigita okulo trovas finon de la horizonto – tiu ĉi tombejeto eĉ povas serenigi; ne morton, sed vivigan senton ĝi kreas. La sunradioj, kiuj la tutan tagon ridete ĉirkaŭŝpinas la tombojn, elsorĉas el ili la plej diversajn ĉarmdelikatajn floretojn, kies florkalikoj kvazaŭ sonoriletoj sonorigas ĉarman pacan ripozkanton al la karaj mor-