Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

doninta al siaj klientoj, li kunlaboris nevole kun la aliaj ruinigintoj, kaj iome pligrandigis la nombron de ruinigitoj. — Mi konfidis, li pensis: mi unua estis erarigita. Fernando loĝis en la strato de l’Université. En momento kiam li transiris la pordon de sia domo, la pordisto rapide eliris el sia kajuto, kriante: — Sinjoro Herbeno! sinjoro Herbeno! Fernando, kiu jam estis grimpinta la unuajn ŝtupojn de la ŝtuparo, haltis, kaj sin turnante: — Kion vi petas de mi? li demandis. — Unu sinjoro venis antaŭ momento por paroli kun vi. Mi respondis, ke via sinjora Moŝto ne estas ankoraŭ reveninta, do ke estas tute neutile supreniri tri etaĝojn por trovi neniun; ĉar ŝia sinjorina Moŝto akceptas neniun viziton en horo tiel matena. — Kiu li estas? interrompis malafable Herbeno, malpaciencigite de tiu babilado. — Mi ne scias. Sed tiu sinjoro ŝajnis tre tedita, kaj eĉ tute kolera. “Li vane sin kaŝas,” li kriegis, “mi tre bone scios lin trovi, kaj diri laŭtege tion, kion mi opinias pri li.” — Sed fine, kiu li estas? Ĉu li diris sian nomon? — Ne, sinjoro: sed li lasis sian vizitkarton. — Je Dio! per la dono de tiu karto vi devis komenci. Kie ĝi estas? — Mi ĝin lasis en mia kajuto. — Iru do ĝin serĉi, kaj rapidu, ekkriis Fernando, kiun kolero ekokupis. Post unu minuto la pordisto revenis. — Jen estas ĝi, li diris, prezentante angulfalditan karton. Se mi kuraĝis haltigi vian sinjoran Moŝton, tion mi faris, tial ke mi ne devas lasi vin nescianta pri ia ajn okazinta afero ... Tiu hipokrita pripenso plialtigis ankoraŭ la koleron de l’ bankiero.