Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pro tio, kiam Herbeno estis ĵetinta rapidan rigardon al la kvadrataĵo el Bristol, sur kiu legiĝis tiuj du vortoj: Arturo Sedilo Li ne povis sin deteni kaj perforte piedfrapis la senkulpan ŝtupon, sur kiu li staris, dum lia manoj agititaj de nerva movado ĉifis konvulsie la malfeliĉan kartonon, nekonscian kaŭzon de tiu okazintaĵo. — Li ankoraŭ! murmuris la financisto. Tiu viro min fajrete mortigadas. Mi bonkore donus ion al tiu, kiu min liberigus el li. Kaj li malrapide supreniris la ŝtuparon, dum la pordisto maĉadis, revenante al sia kajuto: — Nu! mi opinias, ke tiu sinjoro Herbeno sendas la homojn al alia mondo vere tro rapide. Sed la bankiero tre priokupata ne aŭdis tiun lastan frazon. Li malfermis sian pordon kaj eniris en la manĝoĉambron, en kiu du personoj, maljunulo kaj juna virino, lin atendis. — Kia agrabla surprizo! Ĉu estas vi, baptopatro? ekkriis Fernando, rapidante al la mano al li prezentita. Ĉu vi venas peti de ni tagmanĝon? — Ne, mi dankas cin. Mi lasis antaŭ momento sinjoron Ĵakemaro, mian malnovan najbaron en Sèvres: mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne, kaj ni tagmanĝis kune en restoracio, kiel fraŭloj. Eĉ pro tio mi venis pli malfrue ol kutime fari al Beatrico tiun dufoje semajnan viziton, kiun mi, kiel kuracisto, devigas ŝin toleri, depost ses monatoj. — Tiam, karulino, kiel ci fartas? petis Herbeno, kisante sur frunto sian edzinon. — Demandu sinjoron Maziero, respondis Beatrico: pli bone ol mi li povos cin sciigi pri tio. — Ŝi estas resanigita, mia kara infano, respondis la maljunulo, tute kaj plene resanigita. Eĉ mi praktikis hodiaŭ mian lastan medicinan ekzamenon. Ha! mi ŝin kuracis energie; ci povas min kredi. Nun ne ekzistas plu