Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter vi ia barilo. Pro tio, mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran kaj tre vanghavan bubon. Fari por la filo tion, kion mi faris por la patro antaŭ dudek-ses jaroj, min plijunigos. Sed tuje, kvazaŭ doloriga memoro estus trairinta la cerbon de Maziero, la fizionomio de l’ maljunulo antaŭ ne longe gaja fariĝis subite malluma. Dume aŭdante la aludon, kiun ekfaris la baptopatro de Fernando, la juna virino sentis, ke ŝia vizaĝo purpuriĝas. — Nu, Beatrico, diris ŝia edzo ridetante, ci ruĝiĝas, kvazaŭ ci estus junulino surprizita farante kulpon. Tamen ci estas rajtigita al tio. Ĉu ni ne estas geedzoj? — Estas vere. Sed ĝis nun ni estis tiaj tiel malmulte. — Nun, miaj gekolomboj, rediris Maziero, kies vizaĝo, dank’ al ekpeno de lia volado, estis repreninta sian kutiman ŝajnon, estas tagmezo. Mi forkuras; ĉar mi ne volas malhelpi, ke vi altabliĝu. — Sed, baptopatro, diris Fernando, vi tre scias, ke vi ĝenas nin neniamaniere. Se nenio urĝa postulas vian ĉeeston en alia loko, kial vi ne restus kun ni? La maljunulo, kiu jam estis sin levinta, residiĝis. — Efektive ci estas prava, li diris. Post kiam la geedzoj Herbeno estis altabliĝintaj, li daŭrigis: — Mi komprenas, kiel forte tiu malsano, alvenante en plena mielluno, devis ĉagreni vin ambaŭ. Sed dank’ al via saĝo ĝi nun estas malaperinta. — Dank’ al viaj spertaj kuracoj precipe, mia kara doktoro, interrompis Beatrico. — Certe, respondis Maziero, la kuracado, kiun mi uzis, ne estis neutila. Fine al vi apartenas nun la estonteco. Amu vin reciproke, infanoj miaj, amu vin tre forte por kompensi la tempon perditan. La servistino eniris, alportante la unuan manĝopladon. Maziero silentis. Poste, sin turnante al alia temo, li rediris post kelkaj minutoj: