Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Nun, ĉar la kuracisto finis sian taskon kaj ne havas plu motivon por esti, li cedas la parolon al la financisto. Depost du tagoj mi ne iris al la banko. Ĉu ekzistas novaĵoj? — Ĉiam la samaj aferoj. La Societo de direkteblaj aerostatoj troviĝas en plena disvolviĝo. Ĉiumomente oni estas atakita de multaj protestantoj. Antaŭ duono da horo ia Sedilo venis min persekuti ĝis en mian hejmon. Li donis al la pordisto sian vizitkarton, vomante minacojn, ĉu mi estas responda pri tio, kio okazis? — Ĉu li estas nova kliento? Mi ne konas lin. — Li estas kompatinda neriĉulo, kiu metis sian tutan havaĵon en tiun spekulacion: mi devas konfesi, ke li tion faris, nur obeante miajn konsilojn: kaj nun li troviĝas preskaŭ tute ruinigita. Ho ve! mi havis tian konfidon en aerveturado. Aŭdante tiun konfeson, la maljunulo sulkis la brovojn, kaj lia fizionomio vestis severan ŝajnon, kiu ne estis kutima ĉe li. — Ci estis malprava, li diris, doninte tiajn konsilojn, kaj ne antaŭe petinte de mi mian opinion. Certe ci estas inteligenta, kaj min feliĉigas la sento, ke mi povas komisii al ci konfide parton de tiu ŝarĝo, kiu min tro lacigus, se mi estus devigata direkti sola bankon tiel gravan kiel la nian. Sed ci devus kompreni, ke entreprenoj tiel novaj kiel la direktado de aerostatoj, devas esti provitaj nur de kapitalistoj. Kompreneble kiel ci mi estas intime konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro. Ĝi sola, helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj; ĝi sola igos la militon neebla. Do oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon, kaj penas dresi la naturon venkitan. Sed fine antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos, multekostaj ekspe-