Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rimentadoj, longaj ŝanceliĝoj estos necesaj. Nune en tia entrepreno troviĝas tiom da eblaj surprizaĵoj, ke estas kulpo, mi eĉ dirus preskaŭ krimo, englutigi en ĝin la ŝparaĵojn de neriĉuloj. Fine tio, kio estas farita, estas farita: ni ne parolu plu pri ĝi. Mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta. Sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita: ĉar li tro bone komprenis la ĝustecon de rimarkoj, kiujn al li faris lia baptopatro. — Cetere, daŭrigis Maziero, mi iros mem al la banko tiun posttagmezon. Mi vidos, ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj. Ĉu ci min akompanas? — Se vi permesas, mi realiros al vi nur post momento. Mi estas devigata fari diversajn vizitojn; kaj mi dezirus ... — Bone, bone; mi ne petas de ci, kien ci iras. Ĝis la revido, geamantoj. — Bonega baptopatro mia, diris Fernando per tiu iom hipokrita mieno, kiun survestas dorlotita infano, kiam li havas ion, kion li volas pardonigi al si, tial ke vi ne povis partopreni nian modestan tagmanĝon, ne forgesu almenaŭ, ke estas hodiaŭ la tago, en kiu ni kutimas akcepti ĉiujn niajn amikojn. Klozelo kaj lia edzino vespermanĝas tiuvespere en nia hejmo. Via foresto lasus ĉirkaŭ la tablo tro vastan malplenaĵon. — Ha! serpento, ekkriis Maziero kun bonhoma rideto, kiu ne akordiĝis kun la severeco de liaj paroloj, ci volas englutigi de mi la maldolĉan pilolon, kiun ci faris. Konsentinte, mi akceptas. — Ĉu mi havos la plezuron renkonti en via hejmo fraŭlinon Delanjo kaj Reĝinon, demandis la maljunulo, sin turnante al Beatrico? — Ne, bedaŭrinde, respondis la juna virino. Mi ricevis antaŭ unu horo telegramon de mia kuzino: ŝi anoncas, ke nia malfeliĉa onklino havis ankoraŭ tiumatene krizon de sufoko, kiu cetere ne havis sekvojn. Sed kvankam de