Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sèvres ĝis Parizo la vojaĝo estas tre mallonga, tamen mia onklino preferas ne riski laciĝon, kaj deziras enlitiĝi frue. — Plendinda fraŭlino! murmuris Maziero kompate. Ŝi estis tiel feliĉa, vidante, ke Beatrico konvene edziniĝis, ke ŝi tutkore donus ion, mi estas certa pri tio, por ke ŝia dua nevino faru la samon. Almenaŭ se fraŭlino Delanjo pereus subite (kaj tia okazontaĵo estas tre timinda), ŝi ne sentus mortante la ĉagrenon, ke ŝi lasas Reĝinon sen helpanto en la vivo. Aŭdante tiujn vortojn, Fernando paliĝis kaj iomete konfuziĝis. Sed lia baptopatro sin direktis al antaŭĉambro kaj sekve turnis al li sian dorson: li do povis nenion rimarki. Dum sinjorino Herbeno akompanis Mazieron ĝis la pordo, la maljunulo sin klinis al la juna virino, kaj murmuris en ŝian orelon: — Mi jam diris antaŭ ne longe, kaj mi ankoraŭ rediras: vi estas plene resanigita. Tamen estu prudenta. Revenante en la manĝoĉambron, en kiu Fernando finis sian cigaron: — Kial do ci ne akompanis sinjoron Maziero, diris lia edzino? Tio estus farinta al li plezuron. Ŝajnas al mi, ke cia rifuzo lin ĉagrenis. Fernando ŝajnis embarasita. — Mi havas aliajn vizitojn por fari, antaŭ kiam mi aliros al mia oficejo, li respondis. Certe mi amas kaj estimas mian baptopatron per miaj tutaj fortoj. Mi tre scias, ke neniam mi povos pagi ĉiujn devojn, kiujn mi ŝuldas. Tamen ŝajnas, ke mi ne estas devigata konigi ĉiujn miajn agojn al li. — Kaj al mi? diris Beatrico, sin pendigante karese al la kolo de sia edzo. — Ha! al ci, graciulino, ne estas sama afero. Ci bone scias, ke mi havas nenion kaŝitan por ci.