Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho! sinjoro, jen granda mensogo, kiun vi estos devigita pardonigi de mi. — Ne, ne, tute ne. Kio al ci kredigas, ke mi ne diras la veron? Dum li parolis, Fernando estis altirinta sian edzinon sur siajn genuojn, kaj al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis. — Ĉio, respondis Beatrico. Depost kelka tempo ci ĉiam estas elirinta. En la komenco de nia geedziĝo, ci restis apud mi multe pli ofte. — Mi tion faris, por ne esti venkita de la tento. Kiam oni havas edzineton tiel ravan kiel mian amatan Beatricon, kaj kiam, pro ordono de doktoro, oni devas montri al ŝi amemon nur fratan, la plej saĝa rimedo, por eviti malprudentaĵojn, estas eviti tro intimajn ambaŭestojn. — Kaj nun? balbutis sinjorino Herbeno iomete roziĝante, kaj pafante sian rigardon en la rigardon de sia edzo. — Ho! nun, ĉar ci resaniĝis, la afero estas tute malsama. Kaj, sin klinante al la orelo de sia edzino, Fernando aldonis mallaŭte: — Kaj eĉ, se ni volas, ke mia bonfaranto havu la plezuron esti baptopatro por la dua fojo, ni devos kiel eble plej ofte multigi la ... interparoladojn. Tion aŭdinte, Beatrico sin levis, kaj preminte elektran butonon: — Viktorino, ŝi ordonis al la servistino, vi povas demeti la manĝilaron. Kaj montrante al sia edzo la pordon de sia ĉambro: — Venu do, ŝi diris. Sed, ĉar la servistino troviĝis ankoraŭ en la manĝoĉambro, sinjorino Herbeno kredis, ke ŝi devas aldoni: — Mi volus havi vian opinion pri aĉetadoj, kiujn mi faris hieraŭ. Fernando ridetis kaj sekvis sian edzinon, fermante la