Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordon malantaŭ si, dum Viktorino sublevetis siajn ŝultrojn. Post unu horo, preminte Beatricon en siaj brakoj por la lasta fojo, Fernando eliris el la geedziĝa ĉambro, kaj rapidis en la ŝtuparo. — Post kvin minutoj estos la dua, li murmuris. Neniam mi alvenos sufiĉe ĝustatempe por uzi la vagonaron, kiu eliras je la dua kaj kvin; ĉar mi havas nur dek minutojn por vojiri. Kaj Reĝino min atendas. Li saltis en fiakron, ĵetinte al la veturigisto tiujn vortojn: — Stacidomon Montparnasse; rapidu. Kvin frankojn da trinkmono, se vi alvenas sufiĉe frue. La fiakristo vipbatis sian ĉevalaĉon, kiu ekgalopis. Alveninte en la stacidomo, Fernando suprenrampis triŝtupe la longan ŝtuparon, trairis kurante la superan straton kaj la ĉambregon por atendado, kaj sufokiĝante alvenis en la halo ĝuste en momento, kiam la kradpordo, kiu ebligas la aliron al marŝejoj, fermiĝis antaŭ lia nazo. Ĉar la junulo havis abonon, li estis konita de la tuta oficistaro. Aŭdante la bruon, kiun faris Herbeno, skuante la barojn de la krado, la oficisto sin turnis, kaj, malgraŭ la instrukcioj, remalfermis la pordon, dirante: — Rapidu, sinjoro Herbeno. Oni eliras. Efektive la lokomotivo fajfis. Fernando rekomencis sian kuradon, atingis la vagonaron en momento, kiam ĝi ekmoviĝis, per unu saltego grimpis en la vagonon por pakaĵoj, kaj falis preskaŭ senkonscia en la brakojn de l’ kondukisto, ekkriante: — Je Dio! estis ĝustatempe! En tiu momento la veturmaŝino ekruliĝis sur la pontego, kiu trairas la avenuon de Maine. Fernando estis sidiĝinta sur vojaĝkeston kaj penis retrovi sian spiron. Li estis apenaŭ rekonsciiĝinta, kiam la vagonaro, pasinte senhalte antaŭ la stacioj de Ouest-Ceinture kaj de Vanves-Malakoff, haltis en tiu de Clamart.