Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Herbeno lasis la vagonon por pakaĵoj, kaj eniris en unuaklasan kupeon. La vagonaro reeliris, haltis denove en Meudon, en Bellevue, kaj fine en Sèvres. La bankiero malsupreniris, kaj transiris la eliran pordeton, respondinte per malforta klino de sia kapo al la respektplena saluto, kiun al li sendis la kontrolisto de biletoj. Elirinte el la stacidomo, Fernando sin direktis malrapide al arbareto, kaj post unu kilometro atingis kampodomon, kies kradpordo vidiĝis de malproksime duonmalfermata. La junulo ŝajnis priokupata, kvazaŭ li estus klopodonta pri tediga sed neevitebla afero. Alveninte al la pordo, li ĝin dolĉe puŝis, kaj troviĝis antaŭ kripla knabo, kiu lin salutis respekte. — Filipo, diris Herbeno, kie estas cia patro? — Li laboras en la fruktoĝardeno. — Kaj cia patrino? — En la subetaĝo, farante lesivon. — Tre bone. Ci diros nek al ciaj gepatroj, nek al iu ajn, ke mi venis. Ili povus paroli al sinjoro Maziero pri mia vizito: kaj mi havas gravajn motivojn, por ke mia baptopatro ĝin ne konu. Filipo klinis la kapon. Oni povas fidi al li: li ne parolos. Herbeno trairis herbejon, kaj laŭiris la aleon el tilioj, kiu borderas la fermantan muron. Alveninte apud pordeto kaŝita per karpenejo, li ĝin malfermis, kaj troviĝis en la apuda bieno. Ĵetinte rigardon dekstren kaj maldekstren por certiĝi, ke neniu lin vidis enirantan, li sin direktis rekte al la servejo, supreniris la servŝtuparon ĝis supro, laŭiris koridoron, malsupreniris la precipan ŝtuparon ĝis la unua etaĝo, kaj frapis tri batojn laŭ tri egalaj intertempoj sur unu el pordoj malfermiĝantaj al la vestiblo.