Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj aperis en la duonmalfermaĵo rava kapo de brunhara junulino kun karbokoloraj okuloj. — Fine ci alvenis, ŝi murmuris. Eniru rapide. Fernando penetris en la ĉambron, dum la pordo malfermiĝis malantaŭ li. — Ci promesis, ke ci venos per la antaŭveturinta vagonaro, daŭrigis la junulino. Depost unu horo mi cin atendas. — Senkulpigu min, Reĝino: sed oni ne faras ĉiam tion, kion oni volas. Mi estis detenita de okupadoj, kiujn estis neeble eviti. Pripensante pri la naturo de tiuj okupadoj, Herbeno povis malfacile deteni rideton. — Kiel fartas mia onklino? rediris la junulo, post unu momento. — Pli bone. Sed tiun matenon, ŝi havis krizon tiel fortan, ke mi timis, ke ĝi ŝin pereigos. Pro tio mi telegrafis al Beatrico, ke mi ne povos iri en vian hejmon tiuvespere. — Mi scias: kaj estu certa, ke tio min multe ĉagrenis. Kompatinda Reĝino, mi opinias, ke cia vivo ne estas gaja. — Ci estas prava; sed mi ne povas lasi mian onklinon sola, des pli ke ŝiaj sufokoj ŝin prenas nun ju pli ofte ol antaŭe. — Estas la maljunaĝo tio, kio kaŭzas tiun pligraviĝon. Kie ŝi estas en tiu momento? — En teretaĝo. Ŝi kiel eble plej malofte supreniras la ŝtuparon. Sed ni babilas, ni babiladas, kaj ci ne ankoraŭ min kisis. — Ĉu ci estas certa? Mi kredis kontraŭe. — Ha! malbonulo! ne en la pasinta tempo ci estus farinta tian forgeson. Sed tiam ci amis min, dum nun ... — Ci tre scias, Reĝino, ke mi ĉiam amas cin. Tiuj vortoj malvarme elparolitaj ne nur ne rekuraĝigis la junulinon, sed kontraŭe ili ŝin pli ankoraŭ incitegis.