Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝia vizaĝo vestis malbonan ŝajnon, kaj ŝi ekkriis kolerante: — Ne, ci ne min amas plu: tion mi sentas tre bone. Mi estis por ci kaprico, amuzaĵo, anstataŭaĵo, ĉu mi scias? Kaj nun, ĉar cia pasio estas satita, ĝi fariĝas por ci ŝarĝo. Mi ne estas tia. Mi cin amas, mi cin amegas, mi neniam havis, mi neniam havos alian amon krom ci, karuleto mia. Kaj ci volas min lasi, min forpeli, min elĵeti for de ci, kiel oni agas por malnova ĉifonaĵo, kiu ne povas plu utili. Ho! estas indigniga tio, kion ci faras; estas indigniga! Rompite de sia ekscitego mem, Reĝino sin lasis fali sur apogseĝon, ploregante. Kortuŝite, sed precipe tedite, Herbeno atendis, ke tiu larmotorento estos pasinta. Fine li konsentis meti kison sur la frunton de la junulino, dirante: — Sed ci eraras; estu certa pri tio; ĉu mi ne estis edukita kun ci? Ĉu mi ne amis cin ĉiam? Ĉu ci kaj Beatrico ne estas mia tuta vivo? Aŭdante la nomon de sia kuzino kaj samtempe de sia konkurantino, Reĝino levis sian kapon. La fajro de ŝia rigardo subite sekigis ŝiajn plorojn. Ŝi rediris per moka tono: — Kiel ŝi fartas? — Tre bone. Ŝi estas plene resanigita. — Ha! tion mi divenis. — Kiamaniere? Kio povis divenigi de ci? ... — La malvarmeco de ciaj sentoj por mi. Herbeno silentis, konfuzite de tiu sagaceco de sento, multe supera al la logiko. La gravega momento alproksimiĝis. — Aŭskultu min, Reĝino, li diris, sidiĝante sur kanapon apud sia amantino, en la vivo estas horoj, en kiuj oni devas paroli pri seriozaj aferoj. La situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo; kaj ĝi ne povas eterne daŭri. Mi estas edzo, sekve ne libera; kaj mi ne