Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havas rajton preni cian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ci la mian. En momento de eraro, de frenezo, mi cedis al tento ne pardonebla sed facile klarigebla; ci estas tiel bela. — Tiam nun, ĉar cia edzino resaniĝis, ci volas min forlasi kaj reveni al ŝi? — Kiel ci diras la aferojn krude! — Mi ilin diras tiel, kiel ili estas: mi ne similas cin; mi ne vindas mian penson en frazoj, kiuj ne finiĝas; mi iras rekte al la celo. — Nu, ci estas prava: ni iru rekte al la celo! kaj eĉ mi nur tion deziras. Nia kuniĝo ne havis sekvojn, feliĉe: neniuj homoj ĝin konas. Ĝi estis por mi ĉiela revo, kiun mi neniam forgesos, sed nur revo. La vekiĝo venis. Pli longatempe daŭrigi farus la malfeliĉon de ĉiuj. Necese estas, ke ci edziniĝu. Mia baptopatro facile trovos por ci tre ŝatindan situacion. Kaj ni daŭrigos senti al ni reciprokan kaj koran amikecon, kiel oni agas inter gekuzoj. — Ĉu tio estas ĉio, kion ci havas por diri al mi? — Ĝi estas ĉio. — Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos? Ci malsprite imagas, ke subite mi ĉesos cin ami, ĝin diri kaj ĝin pruvi, tial ke konsciencriproĉoj cin ekkaptas ĵus en momento, kiam ciaj edzrilatoj kun Beatrico refariĝas eblaj! Ci malbone konas min, mia kara. Mi ne estas virino, kiun oni forlasas. Se tia estis cia intenco antaŭ ses monatoj, ci devis lasi min trankvila. Sed nun, ĉar mi havas cin, ĉar ci apartenas al mi, mi ne cin ellasos. Estas mi cia vera edzino, sed ne tiu revema, ne sana, ne viva virinaĉo, kiu ne sciis cin konservi, kaj kiu, post tri monatoj da edziniĝo, cin ĵetis en miajn brakojn. Ha! ŝi estas mia parencino, mia kuzino, mi tion konfesas; tamen mi ŝin malamas, mi ŝin malemegas en la plej profunda kaŝejo de mia animo. Dum Reĝino parolis, ŝia fizionomio estis vestinta ŝajnon de tia kruelego, ke Fernando malantaŭenpaŝis, terurite.