Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tamen, li komencis ... — Silentu! Estas decidiga tiu horo. Mi volas, ke ci sciu bone, kia virino mi estas: ĉar ci ne ŝajnas tion diveni. Mi malamas tiel arde, kiel mi amas, per miaj tutaj fortoj. Mi min donis al ci; estas finite: tiu dono daŭros dum mia tuta vivado. Sed mi postulas kompense reciprokecon. Mi ne volas partigon: tion aŭskultu kaj ne forgesu. Do se ian tagon mi ekscias, ke ciaj rilatoj kun Beatrico revestis geedzan karakteron, malfeliĉo al ŝi, malfeliĉo al ci, malfeliĉo al ĉiuj! Elparolante tiujn vortojn, la junulino sin levis. Kun brakoj antaŭen streĉitaj, ŝi ŝajnis grandigita, aliformigita, viva statuo de Nemesis antikva. — Tamen, komencis Herbeno timeme, mia baptopatro volas, ke mi havu infanon. Pro tiuj vortoj Reĝino blekegis: — Infanon! Neniam, neniam! mi pli ŝatus ĝin sufoki. Kun mi, jes; kun cia edzino ... nu! nur pripensante al tio, mi vidas ruĝe. Ci do ne komprenas, kian netolereblecon enhavas por mi tia antaŭvido. Vidi, ke ci amas, adoras, karesas, dorlotas infanon, kiu ne estus mia karno, sed la karno de alia virino; kiu alligus cin al sia patrino per nerompebla ligilo; sed tio min igus freneza. Poste kio mi fariĝus meze de vi? Speco de guvernistino, de angla onklino, kiu vartas la infanojn, kiam la panjo promenadas kaj amuziĝas. Diru al mi, ĉu konscience mi ŝajnas farita el tiu ligno, per kiu oni faras vartistinojn? Nu, lasu min ridi, ĉar vere tio estas tro ridinda, tro ridinda. Kaj la malfeliĉa knabino sin rulis sur la kanapo, tordite de nerva kaj spasma ridego, kiu plenigis Fernandon je teruro kaj je kompato. Sed subite, sen transiro, la krizo ŝanĝis sian karakteron, kaj estis anstataŭita de fluado da larmoj. Reĝino sidiĝis perforte sur la genuojn de sia amanto, kaj meze de ploroj balbutis en lia orelo: