Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi amas cin. Tial ke ci volas infanon, min patrinigu; kaj poste ni eliros; ni veturos malproksimen, tre malproksimen, por kaŝi en loko nekonita nian feliĉecon. Ĉu ci kredas, ke min ĝenus esti for de la leĝeco? Ĉu por mi ci ne estas ĉio, mia vivo, mia religio, mia Dio? Ekster ci la mondo ne ekzistas: malproksime de ci nenio estas plu. Tiam min indiferentigos cia edziĝo kun Beatrico, se tiu virino ne okupas plu en cia vivo pli da loko, ol se ŝi estus nulaĵo. Tedite pli ol oni povus diri per tiu sceno de ĵaluzeco, kiu ne finis, Herbeno lasis fluadi tiun parolriveron, esperante, ke ĝi haltos, kiam Reĝino havos plu nenion por diri. Sed Fernando ne povis diveni, en kiu stato de ekscitego troviĝis la junulino. Tuj kiam ŝi estis fininta, ŝi rekomencis, senhalte turniĝante en sama rondo de ideoj, retrovante sur siaj lipoj la frazojn jam diritajn, ĉiam samajn. Fine malpaciencigite, la junulo eltiris sian poŝhorloĝon: — Karulino, li diris dolĉe, mi lasas cin, ĉar necese estas, ke mi uzu la vagonaron, kiu pasas je la kvina kaj dudek. Aŭdante tiujn tiel malpasiajn vortojn, Reĝino sin levis per unu saltego, belega pro indigno kaj pro malpotenca kolerego. — Ha! ŝi ekkriis, ci estas malnoblegulo. Ci vidas min amoplena kaj malesperanta: per unu vorto ci povus ŝanĝi mian doloron en neesprimeblan feliĉecon. Anstataŭ tion fari, ci restas apud mi indiferenta kaj nesentema, komputante malvarme miajn larmojn, kalkulante en kiom da tempo la fonto de tiuj ploregoj estos elĉerpita. Dum mi agonias, dum mi mortas pro malespero, anstataŭ min konsoli, ci pensas al tiu sola afero: ne preterlasi cian vagonaron. Nun mi cin malamas, mi cin malestimas: eliru, eliru. Kaj Reĝino, malferminte la pordon, prenis sian aman-