Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ton per la ŝultroj, kaj, uzante superhoman forton, lin puŝis en la ŝtuparon. Reveninte hejmen, la junulino daŭrigis febre alpaŝi en sia ĉambro, redirante malsonore: — Estas finite: por mi li estas perdita! Sed post unu momento, ŝi relevis fiere la kapon, kaj ekkriis malhumila kaj senkompata: — Ci ne volis min kredi; ci estis malpravega. Sed se ci min forlasas, mi faras teruran ĵuron: neniam ci apartenos al alia virino! Elirinte el la ĉambro de Reĝino, Herbeno relaŭiris la saman vojon, kiun li estis uzinta, alirante, kaj marŝis rapide al la stacio, tenante en mano sian poŝhorloĝon, ĝin senĉese demandante. — Neniam mi alvenos sufiĉe frue, li diris. La trumpeto de la barilgardisto dufoje sonoris. Fernando ekkuris: sed post unu minuto la lokomotivo eniris en stacidomon. — Neutile nun rapidi, maĉadis la junulo, ĉar mi ne havas la tempon necesan por ĝin atingi. Efektive post unu minuto la vagonaro eliris. Ĉiam marŝante, la bankiero daŭrigis paroli sola. — La sekvanta vagonaro por urboĉirkaŭaĵoj, li diris, alvenos nur post unu horo. Tio tro malfruigus min. Mi scias, ke tiu, kiu venas el malproksimaj landoj, pasos post dekkvin minutoj: sed ĝi ne haltas en Sèvres; ĝi haltas nur en Bellevue. Nu, marŝante rapide, mi eble havos tempon sufiĉan por alveni al tiu stacidomo pli frue ol la Chartres’a vagonaro. Post unu momento, li aldonis: — En tiu okazintaĵo, Reĝino sola estas kulpa. Se ŝi ne estus farinta scenon de ĵaluzeco, mi estus plene havinta la necesan tempon. Ha! la virinoj! neniam ili komprenos, ke oni havas pli gravajn aferojn por fari, ol aŭskulti iliajn ĝemadojn. Forkuri kun ŝi, rompi mian situacion,