Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forlasi Beatricon, je diablo! ŝi ne agas per mano malviva! Bah! ŝi fine kvietiĝos. Kiam ŝi estos dorminta, ŝi povos pripensi. Morgaŭ ŝi komprenos la neeblecon de sia projekto, kaj konfesos, ke mi sola estis prava. Kaj ĉiam monologante, Fernando rapide marŝis sur la vojeto por piedirantoj, kiu el Sèvres ĝis Bellevue borderas la fervojon laŭ ĝia tuta longo. Post kiam ŝia edzo estis elirinta, sinjorino Herbeno sin direktis al sia saloneto. Tie, dum ŝi okupis siajn fingrojn, brodante kovrilon por kameno, ŝi profunde pripensis. Rideto de kontento flugetis sur ŝia lipo. Ŝiaj brilantaj okuloj kaj ŝia ĝojplena fizionomio, montris, ke ŝi estas feliĉa. — Fine, ŝi diris, mia karulo ĉiam amas min; nun mi estas certa pri tio. Momente mi dubis; sed antaŭ unu horo li pruvis al mi, ke mi tute eraris. Kompatinda edzo! Kiom li devis suferi! Kaj mi lin suspektis! Tio estas malbona ago; kaj vere mi kulpigas min pro tio. Sed nun ĉio estas finita. Mi estas certa, ke mi reakiris Fernandon, kaj tiufoje por ĉiam. Perforta sonorilbruo eltiris la junan virinon el ŝia revado. — Sinjorino, diris Viktorino, tie estas viro, kiu persiste volas paroli kun lia sinjora Moŝto. Mi respondis, ke lia sinjora Moŝto estas elirinta. Tiam tiu individuo koleris, dirante: “Oni do neniam renkontos tiun ŝteliston. Kie li povas esti?” Aŭdinte tiun vorton: ŝtelisto, Beatrico eksaltegis, kaj kun okuloj pro indigno brilantaj ŝi ekkriis, laŭtegante intence la voĉon: — Viktorino, respondu al tiu malbonedukito, ke lia sinjora Moŝto neniam ĉeestas por insultemuloj. Cetere se li obstine volas paroli kun li, li lin trovos en lia oficejo. La servistino faris la komision.