Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La vizitanto eliris, maĉadante parolojn de malkontento, kaj aldonante: — Donu ĉiam mian vizitkarton, por ke oni sciu, ke mi venis. La servistino ĝin prenis kaj ĝin portis al sia mastrino. La juna virino ĵetis sur ĝin rigardon, kaj legis: Arturo Sedilo — Kiel! ŝi murmuris, ankoraŭ tiu malspritulo. Estas pro li, ke tiumatene mia kompatinda graciulo ricevis riproĉojn de sia baptopatro. Nun mi bedaŭras, ke mi montris la lokon, en kiu oni povas renkonti Fernandon. Tiu Sedilo estas kapabla iri al la banko por fari en ĝi skandalon: ĵus sinjoro Maziero en ĝi troviĝas hodiaŭ. Certe estas tre bonkora sinjoro Maziero; li min resanigis; mi ŝuldas al li multe da danko: sed li ne estas malsevera ĉiutage. Mi timas, ke tio finiĝos malbone: kaj se mia edzo ekscias, ke tio okazis pro mia kulpo, li estas kapabla min malpardoni. La juna virino daŭrigis sian laboron. Post unu horo, Viktorino anoncis: — Sinjorino Klozelo! — Kiel! Juliino, ĉu estas vi? ekkriis Beatrico sin levante, kaj ameme kisante la vizitantinon: mi vin atendis nur por la vespermanĝo. Kiel fartas via edzo? — Tre bone, mi dankas vin. Estas ĝuste pro li, ke mi supreniris. Li ne scias, ĉu li povos min akompani tiuvespere. — Kial? — Eduardo estas en tiu momento surŝarĝita de okupadoj pro skandala proceso, en kiu estas kompromititaj altrangaj personoj. Unu el ili elektis mian edzon kiel advokaton; kaj li pasigas siajn tutajn tagojn ĉu en la juĝejo, ĉu en sia oficejo: mi lin vidas preskaŭ tute ne. — Pri kio oni parolas en tiu proceso? — Ha! karulino, mia edzo neniel konfidencias al mi