Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri tiuj aferoj. Li diras, ke li estas ligata de la profesia sekreto. Vi komprenas, ke mi ne insistas. Mi scias pri tio nur unu aferon: oni en ĝi parolas pri la direkteblaj aerostatoj. — Ankoraŭ tiuj aerostatoj! Vi estas prava: ni nin turnu al alia temo. Kredeble vi bonvolos trinki tason da teo, manĝetante biskviton? — Plezure. Sinjorino Herbeno sonoris, kaj donis al la servistino siajn ordonojn. — Sed via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena, respondis Viktorino. — Vi estas prava: tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj. La servistino malsupreniris. Post kvin minutoj oni sonoris denove. — Senkulpigu min, diris Beatrico al sinjorino Klozelo. — Iru do: vin atendante, mi ekzamenos tiun novan numeron de Lingvo Internacia, kiu kuŝas sur la tablo. Tuj kiam sinjorino Herbeno estis malŝlosinta la seruron, ŝi malantaŭen paŝis terurite. Perforte puŝite el ekstero, la pordo malfermiĝis plene, kaj liveris trairejon al nekonatulo, kiu, tuj kiam li estis en la antaŭĉambro, ekkriis per furioza voĉo: — Ha! estas vi sinjorino Herbeno, la edzino de tiu kanajlo, kiu min ruinigis. — Sinjoro, vi min malrespektas. — Tio min indiferentigas. Ĉu oni ŝuldas respekton al friponoj, kiuj onin metas sur la pajlon. — Fine, kion vi volas? — Mian monon, je Dio! kiun tiu rabisto prenis en mia poŝo. — Kiu do vi estas? — Arturo Sedilo; kaj mi estas fiera pri tiu nomo. Mi povas marŝi, tenante alte mian kapon. Mi estas certa, ke