Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neniu povos min riproĉi, ke mi ŝtelis de li eĉ unu moneron. Ĉiuj homoj ne povus tiel paroli. — Antaŭ momento mi respondigis al vi, ke mia edzo estas en sia oficejo. Ĉu liaj bankaj aferoj min koncernas? — Tion vi faris, por perdigi de mi mian tempon. Vi tre scias, ke li ne metis siajn piedojn en sian oficejon. Mi revenas el ĝi: neniu lin vidis. Necese estas, ke mi realiru al Maintenon hodiaŭ mem. Antaŭ kiam mi eliros, mi insistas por paroli kun Herbeno: kie li estas? — Se sinjoro Herbeno ne estas en la banko, mi povas doni al vi nenian sciigon. Mi tute nescias, en kiu loko li povas troviĝi. — Ĉio tio estas aro da mensogoj. Tamen eble li levis la piedon kaj nun veturas al Belgujo. Tio ne min mirigus. — Nu, sinjoro, silentu, mi vin petegas. — Ne, ne; mi ne silentos. Mi tre laŭte diros tion, kion mi pensas. Li estas fripono, ŝtelisto, rab... Sed Sedilo ne povis daŭrigi. Aŭdante bruon de disputo, la pordisto, kiu estis fortika knabego, eliris el sia kajuto, kaj supreniris la ŝtuparon por helpi al sinjorino Herbeno. Almetinte sian larĝan manon sur la buŝon de l’ krieganto, li lin puŝis sur la ŝtuparplaceton, dum Beatrico refermis la pordon. Helpite de najbaroj, kiujn tiu tumulto estis altirinta, li devigis Sedilon malsupreniri la tri etaĝojn, kaj lin ĵetis sur la straton. Sed li ne povis malhelpi, ke li parolu. Kaj sinjorino Herbeno pala, tremanta, subtenita de sia amikino, aŭdis lin, kiu kriegis, malsuprenirante la ŝtupojn: — Li estas kanajlo! Vi ne konas lin. Mi certigas al vi, ke li estas kanajlo! Sur la trotuaro, Sedilo kvietiĝis, eltiris sian poŝhorloĝon, kaj murmuris: — Nu, mi ne lin vidos en tiu vojaĝo, ĉar estas horo min direkti al la stacidomo, se mi ne volas preterlasi mian vagonaron. »