Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Frostiĝis forte. La viktimo de Herbeno aliris al la strato de Rennes, kaj ĝin supreniris per rapida paŝo. Preninte sian valizon en la pakaĵejo, Arturo suprengrimpis la ŝtuparon, kaj petis por Maintenon duaklasan bileton. En Bellevue la vagonaro haltis, kaj kruciĝis kun tiu, kiu venis el Chartres, kaj kiu same estis haltinta depost du minutoj. Senpripense Sedilo rigardis. Kontraŭ li, en unuaklasa kupeo, unu vojaĝanto troviĝis sola. Arturo lin rekonis, kaj ekkriis: — Nu, li estas Herbeno! Ha! tiun fojon, rabisto, vi ne foriros for de mi. Certe por tion fari mi estos devigata forlasi mian vagonaron; sed mi uzos la sekvantan. Malfermante kontraŭvoje la vagonpordon, li malsupreniris sur la ŝtupon, pasis el sia veturilo al la kontraŭa, riskante, ke li estos ĵetita inter la du vagonaroj, kaj penetris en la fakegon, en kiu troviĝis la viro, kiun li estis rekoninta. Tamen unu el oficistoj de la stacio rimarkis tiun manovron. — Ĉu vi freneziĝas? li ekkriis. Vi do volas vin pistigi? La vagonaro ekruliĝis. — Vi estas ŝancema, ĉar la vagonaro eliras, daŭrigis la oficisto; sen tio mi devigus vin malsupreniri. Sed mi faros tamen al vi protokolon. Sinjoro Herbeno estos mia atestanto. La vagonaro pligrandigis sian rapidecon. La lastaj vortoj ne estis aŭditaj pro bruo. Dume Sedilo staris antaŭ sia nova kunulo de vojaĝo: kun brakoj kruciĝantaj, kun malama rigardo, li muĝis per raŭka voĉo: — Ha! ha! vi estas mirigita, min vidante; ĉu vere? Vi ne atendis mian viziton. Aŭdante tiujn vortojn, la vojaĝanto rigardis Sedilon