Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun ŝajno de profunda miro, kiun ĉi tiu lasta, okupite de sia fiksa ideo, ne rimarkis. — Mi ne scias, kion vi volas diri, respondis la nekonatulo: sed mi opinias kiel la oficisto. Vi faris grandegan nesingardemon. En momento kiam la du vagonaroj eliris kune, se via piedo estus ŝanceliĝinta eĉ iomete, vi glitis sub la radojn. — Vi estus treege kontenta pri tio. Tio vin liberigus el mia ĉeesto. — Vi neniel ĝenas min. En vagona kupeo la lokoj apartenas al tiuj, kiuj bonvolas ilin uzi. Tiuj vortoj kviete elparolitaj impresis Sedilon. Se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron. Pro tio li daŭrigis preskaŭ afable: — Nun, tial ke ni havas neniun atestanton, tial ke vi estas devigata min aŭskulti, respondu malkaŝe. En kiu tempo vi redonos al mi mian monon? — Vian monon? Al kia mono vi aludas do? — Sed al la mono, kiun mi komisiis al vi. — Mi tute ne scias, pri kio vi volas paroli. Vi ne povis komisii al mi monon, kaj mi ne povis ĝin ricevi de vi, tial ke mi ne konas vin, tial ke mi vidas vin por la unua fojo. — Je Dio! Neniam mi estus kredinta, ke vi tiel friponiĝus. Tiam, kanajlo, ci kuraĝas certigi, ke mi ne komisiis al ci mian tutan posedaĵon, por ĝin pruntedoni al la Societo de direkteblaj aerostatoj? Pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton. Sed tio havis nur la daŭron de fulmofajro. Li residiĝis trankvile en alian angulon de l’ vagono, murmurante: — Kompatinda homo! La perdo de lia havaĵo malordigis lian cerbon. Li estas freneza; mi ne lin kolerigu. Sed Sedilo vidis la ekmovon kaj aŭdis la parolojn.