Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ebria pro kolerego, li eltiris revolveron el sia poŝo. — Se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min per via mano, aŭ ke vi insultas min denove, mi mortigas vin kiel hundon. Kaj en momento, en kiu oni pasis antaŭ Meudon, Arturo direktis sian armilon kontraŭ la viro antaŭ li staranta. Ĉi tiu terurite rapidis al la pordo, mallevis la vitraĵon, kaj faris per mano kaj voĉo malesperan alvokon. Sed pro malvarma vetero la publiko estis enfermita en atendejoj, kaj la oficistoj en siaj oficejoj. La vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro. La vojaĝanto volis tiri la porhelpan sonorilon; Sedilo baris al li la vojon. Li havis plu nur unu rimedon: lasi tiun vagonaron, en kiu lia vivo estas minacita. Denove li kuris al la pordo, sin klinis eksteren, ĝin malfermis, kaj volis malsupreniri. Sed li estis sekvita de Arturo, kiu eliris el la vagono samtempe kun li, sin alkroĉante al liaj vestoj por lin haltigi. Timante, ke li estos perfide frapita en dorso, la kontraŭbatalanto de Sedilo sin turnis al li. Sur la mallarĝa ŝtupo la du viroj troviĝis unu kontraŭ la alia, krampiĝante sur la kupraj baroj. Iliaj vestoj kaj iliaj haroj flirtis en vento, kiu, haltigante ilian spiron, ilin sufokis. Tiam batalo komencis en plena nokto; ĉar estis preskaŭ la sesa vespere: kaj en Decembro en tiu horo jam de longa tempo noktiĝas: aliparte la luno ne ankoraŭ suriris. Arturo tenis sian revolveron per mano maldekstra, kaj ĝin direktis denove al sia kontraŭulo. Ĉi tiu penis ĝin eltiregi, kaj, por tion fari, per sia dekstra mano ekkaptis lian manradikon. Pafo resonis; sed la kuglo tuŝis neniun.