Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento la lokomotivo ekruliĝis sur la pontego. La du batalantoj, havante siajn fingrojn krispiĝantajn sur la manapogiloj de vagonoj, estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo. Sin klinante ekster la vagonaro, preterirante la balustradon, kiun ili tuŝetis per la ledplando de siaj botoj, ili elstaris la profundegaĵon. Sedilo faris ekmovon por liberigi sian manon malliberigitan en la mano de lia kontraŭulo. Sed ĉi tiu lasta, per fortikeco dekobligita de la graveco de l’ danĝero, kuntiris la vivan prenilegon, kiu premegis la manradikon de Arturo, tordis lian antaŭbrakon, kaj nesciante direktis la tubon de l’ revolvero kontraŭ la bruston de sia malamiko. Dua pafo eksplodis. Sedilo sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron. La brako, per kiu li krampiĝis al la veturilo, rigidiĝis; liaj fingroj malkuniĝis; kaj la malfeliĉulo, lasante la apogan baron, falis sur la balustradon de l’ pontego, ruliĝis momente sur la mallarĝa rando de l’ kornico, kaj falis en profundegaĵon kun brakoj etenditaj, turniĝadante. Post kelkaj sekundoj malsonora bruo supreniris el la fundo de l’ abismo. Ĝi sciigis, ke la korpo de Sedilo pistiĝas sur la tero. La vagonaro delasis la pontegon, kaj eniris en profundan vojtranĉitaĵon. La luno, kiu ekaperis malantaŭ monteto, brilis en sennuba ĉielo. Nun iu, kiu rigardus, sin klinante en vagonpordo, tre facile povus distingi ĉiujn detalojn de la batalo. Sed ĉiuj vitraĵoj de l’ vagonoj estis levitaj, kaj kovritaj de densa prujno, kiu ilin maltravidebligis. Aliaj vojaĝantoj, envolvitaj en siaj kovriloj, dormis aŭ nenion aŭdis, tiele estis surdiga la bruego de radoj frotiĝantaj kontraŭ reloj. Cetere la venkinto de Arturo ne konis la tragedian morton de sia malamiko. Ĉar, post kiam li estis tordinta lian manradikon, utili-