Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gante la momenton de haltigo kaŭzitan de tiu alidirekto, li rapide forkuris ĝis la ekstremaĵo de la ŝtupo, kaj poste eksaltis sur la bufrojn. Li pasis inter la du veturiloj; kaj dum li sin firme alkroĉis per ambaŭ manoj sur la tegmentoj de du vagonoj, li transiris la spacon, metante siajn piedojn sur la ĉenojn, sur la tubon de l’ bremso, sur la alian bufron, kaj fine feliĉe alvenis sur la kontraŭan ŝtupon. Reveninte antaŭ la fakego, en kiu li troviĝis antaŭ momento, li ĝin malfermis. La kontraŭa pordo, per kiu li estis forkurinta, ŝanceliĝis ankoraŭ. Ĝin fermante, li ĵetis rigardon dekstren kaj maldekstren, por vidi ĉu lia atakanto lin ĉiam serĉas. Sed kompreneble li vidis neniun. De unu ekstremaĵo de l’ vagonaro ĝis la alia la linio de ŝtupoj estis senhoma. Tiam li supozis, ke la malfeliĉa frenezulo, vidante lin malaperanta tiel subite, neniel komprenis tion, kio okazis, kaj ke, vane lin serĉinte laŭlonge de l’ vagonaro, li fine reeniris en alian veturilon. Efektive, tial ke Sedilo estis rapidigita en abismon ĵus en momento, kiam la senvola mortiganto pasis inter la du vagonoj, estas neeble, ke ĉi tiu lasta povu diveni la katastrofon, kies aŭtoro li estis. Relevinte la vitraĵon, li kuŝiĝis sur la kanapon, sin demandante ĉu tio, kio okazis, estas vere reala. La vagonaro preterlasis Clamart’on, Vanves-Malakoff’on, kaj alproksimiĝis al Parizaj fortikaĵoj; la vojaĝanto ne tion rimarkis, kaj restis senmovigita de rigidigo. Subite la lokomotivo malakcelis sian rapidecon, ŝajnis ŝanceliĝi kaj fine haltis. — Ĉu ni jam estas alvenintaj en Parizo? li sin demandis. Ne; la vagonaro senmoviĝis en Ouest-Ceinture, kvankam ĝi devis preterpasi tiun stacion, sammaniere kiel ĝi preterpasis la aliajn: sed la signaldiskoj montriĝis ruĝaj; tio pruvis, ke la vojo ne estas libera.