Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento viro kaj virino penetris en lian fakegon. Teditaj, ĉar depost longa tempo ili atendis, ili profitis tiun hazardon, kaj eniris kontraŭvoje en vagonaron por malproksimaj landoj, kvankam tion malpermesas la regularo. Sed, ĉar la oficistoj estis okupitaj aliloke, ili ne tion rimarkis. La vagonaro reeliris. La nescianta mortiginto sin metis en angulon, dirante neniun vorton. Per okulklino la virino lin montris al sia kunulo: — Rigardu do ĉi tiun viron, ŝi diris en lian orelon; li havas funebran vizaĝon. Oni dirus, ke li plenumis krimon. — Bonvolu silenti, mi petas. Mi lin konas tre bone: li estas ĉarma fraŭlo, kaj, kiel mi, abonanto. Preskaŭ ĉiam li eniras en fakegon por fumantoj, mi same; tiam ni vojaĝas kune. Ofte mi petas de li fajron. — Kiu li estas? — Li estas bankiero, nomiĝas Herbeno, kaj havas en Sèvres kampodomon. Fine la vagonaro haltis en la Montparnasse’a stacidomo. La viro kaj la virino malsupreniris. La vojaĝanto ilin sekvis. Donante sian bileton, li pasis rapide, kaj ne rimarkis, ke la kontrolisto lin salutas. Kompreneble li ne redonis al tiu viro lian ĝentilaĵon. — Kion do sinjoro Herbeno havas hodiaŭ? diris tiu oficisto al sia kamarado. Li ŝajnas tre priokupata. La vojaĝanto sin direktis al la pakaĵejo, ŝarĝigis siajn pakaĵojn, unu vojaĝkeston kaj du valizojn, sur fiakron, kaj diris al la veturigisto: — Al la Lyon’a stacidomo. Dum okazis tiu mistera dramo, Fernando revenis piede Parizon. Li estis marŝinta tre rapide, esperante, ke li havos