Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sufiĉe da tempo por alveni en Bellevue’on pli frue ol la vagonaro venanta el Chartres; ĉar, kiel abonanto, li havis rajton uzi la vagonarojn por malproksimaj landoj. Sed restis ankoraŭ ducent metroj por esti faritaj, antaŭ ol li atingos la stacidomon, kiam li aŭdis malantaŭ si fajfadon de lokomotivo. Post unu sekundo li estis atingita kaj preteririta: kaj li troviĝis tro malproksime por konservi esperon, ke li alvenos sufiĉe frue. Ĉar la venonta vagonaro pasos nur post unu horo, li daŭrigis piede, sin direktante al Meudon, ĉar li intencis reveni Parizon per la tramveturilo de Issy. La nokto estis alveninta depost tempo jam longa; sed la luno lumis per hela brilo. Li malsupreniris la deklivan vojon, kiu pasas sub la pontego, kaj estis tiel okupita de siaj pensoj, ke li preskaŭ piedfrapis homan korpon, kiu kuŝis sur tero kaj baris la vojon. — Kredeble li estas ebriulo, kiu ne povis iri pli malproksimen, li pensis. — Nu, bonulo, li diris, laŭtigante sian voĉon, estas tre nesingardeme por vi resti ĉi tie. Per tiel malvarma vetero vi riskas frostiĝon; aliparte veturilo povus vin premegi. La homo ne respondis. — Vere, murmuris Herbeno, li estas ebriega. Li sin klinis al tiu nekonatulo, intencante lin skui por lin veki; kaj li lin prenis per liaj brakoj. La kapo, ŝanceliĝinte el unu ŝultro al la alia, estis forĵetita malantaŭen; kaj kiam la nuko tuŝis la dorson, la vizaĝo turniĝante al la ĉielo estis krude lumigita de la luno. — Sedilo! balbutis Herbeno, kun ekkrio de mirego. Li lasis refali la korpon, kaj eliris kurante, ne eĉ kuraĝante sin turni. Li bezonis marŝadi kaj lacigi siajn muskolojn. Liaj oreloj zumis; liaj tempioj batiĝis fortege. Kvankam la vetero estis glaciiga, li tamen larĝgute ŝvitadis. Li deprenis