Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian ĉapelon por malvarmigi sian varmegan frunton. La frosta aero de la nokto lin kvietigis, lin resanigis. Kiam li aliris al Vanves, li povis pripensi. — Malfeliĉa viro! li ekkriis. Tiun matenon mi deziris lian morton. Estas terure esti obeita de la fatalo tiel pasive. La tramveturilo pasis, interne plena. Ĉar estis tro malvarme por supreniri sur imperialon, li daŭrigis piede. Kiam li alvenis al Saint-Germain-des-Prés, li levis la okulojn al la horloĝo de la preĝejo. La ciferplato montris la duonon de la oka. En la apartamento loĝita de Fernando, straton de l’Université, sinjorino Herbeno, sidante en salono kun Klozelo kaj lia edzino, atendis sian edzon, kiu ne estis ankoraŭ reveninta. Beatrico komencis malkvietiĝi. — Strange, ŝi diris. Li, kiu estas la akurateco mem, malfruiĝas hodiaŭ. Ni esperu, ke okazis neniu malfeliĉo. — Sed, kompatinda amikino, respondis Juliino, se mi devus min malsanigi, kiel vi faras, ĉiufoje kiam Eduardo malfruiĝas, mi farus nur tion de mateno ĝis vespero. Nu, vi pli bone agus, profitante la libermomenton, kiun al vi donas via edzo, por montri al mi la novan kostumon, kiun al vi sendis via kudristino. — Mi petas de vi pardonon, diris Beatrico al la advokato; sed vi aŭdis: estas via edzino mem tiu, kiu ... — Iru do, iru do: mi mem honore akceptos Herbenon en lia propra hejmo, kiam li revenos. Post dek minutoj, Fernando fulme eniris en la ĉambron, en kiu Eduardo troviĝis sola. La juna bankiero rapidis al sia amiko, prezentante siajn manojn. — Ci estas tre afabla, ĉar ci venis, li diris. Poste, rigardante la horloĝon: — Mi kredis min pli malfruiĝinta. Tre bone. Kiam oni havas kunmanĝantojn, oni ne devas ilin atendigi.